Babilonon oni instalis tiel bonege, kiel neniu konata urbo!Herodoto, I, 178
Imagu, ke vi estas loĝanto de la antikva urbo Babilono. De ajn loko de la urbo vi povas ekvidi la grandan ŝtupan turon. Ĉi tio estas tiu “Babilona turo”, kiun oni deziris konstrui por atingi la ĉielon. Sed ni, kiel loĝantoj de la urbo, scias, ke vere ĉi tio estas zigurato, kiu estas nomata “Etemenanki” (traduke: “La domo de la fondo de la ĉielo kaj la tero”). Verŝajne, en la sia praa hejmlando sumeroj kultas siajn diaĵojn sur montopintoj. Kiam ili elmigris al Mezopotamio, ili ne perfidis kontraŭ sia kutimo kaj komencis konstrui artefaritajn montojn. Tiel aperis ziguratoj, kiuj onidire povis kunigi la ĉielon kun la tero. La tradicio poste estis adoptita per babilonianoj.
“La domo de la fondo de la ĉielo kaj la tero”, la zigurato Etemenanki, la laboraĵo de la arkitekto Aradĥĥeŝu, estis alta je 91 metroj kaj konsistis el sep diverskoloraj etaĝoj. Sur la lasta etaĝo situis la templo. La zigurato situis en centro de ĝardeno, kiu estis ĉirkaŭigita per muroj kaj temploj.
Laŭ verkaĵoj de Herodoto, la babilona zigurato Etemenakti aspektis tiel:
En la centro de la templo situas la masiva turo… Sur la unua turo staris la dua, sur la dua – la tria kaj tiel plu ĝis la oka. Ŝtuparo al la turoj faris ekstere: ĝi iris ronde ĉirkaŭ ĉiuj turoj. Grimpinte sur la mezo vi povas trovi la lokon por ripozi, kiu havas benkojn: la grimpantoj sidas ĉi tie ripoze. Sur la lasta turo estas la granda templo, kaj en la templo situas la granda bela loĝio, kaj antaŭ ĉi tio estas la ora tablo. Tamen neniu monumento estas en la templo. Oni ne permesas nokti al ĉiuj en la templo, krom nur unu indiĝenino, kiun elektis diaĵo por si. Oni diras, ke la diaĵo vizitas la templon si mem kaj ripozas en la lito, sed mi ne kredas ĉi tion.Herodoto, I, 181.
Tamen “La Babilona Turo” ne estas la ĉefa kostruaĵo de la urbo. Sude de la turo estis la ĉefa templo, kiu estis nomata “Esagila” (traduke: “La domo de la suprigita kapo”). Ĉi tiu templo estis la loĝejo por la diaĵo Marduk kaj lia diaĵa familio.
Se vi trovas eraron, bonvolu elekti pecon de tekston kaj premi Ctrl + Enter.
Comments are closed.