En sumera urboŝtato regis ensi (reĝo). Li regis per volo de la diaĵo-mastro de la urbo, kiu nomiĝas Ningirsu. Politiko kaj ekonomio vivis en temploj: de Ningirsu, de lia edzino diaĵino Bau, de diaĵino de leĝemo, Nanŝe, de diaĵino Geŝtinanna kaj de diaĵino-patrino de la urbo, Gatumdug.

Ningirsu. Sumere: “Mastro de Girsu”. Li estas la ĉefa diaĵo de la lagaŝa diaro kaj diaĵo-mastro de urboŝtato Lagaŝ. Ningirsu estas filo de la diaĵo de tondo, la mastro de la mondo, Enlil. Bau estas edzino de Ningirsu, Nanŝe estas lia fratino, Nisaba estas lia fratino ankaŭ. La templo de Ningirsu en la urbo Girsu nomiĝas Eninnu, tiel estas “la templo de 50 me (esencoj)”. Ningirsu estas diaĵo batalanta. Li venkis demonan birdon Anzu, kiu rabis la Tablon de destino. Poste Ningirsu asociiĝis kun Ninurta.
Bau. La diaĵino de urboŝtato Lagaŝ. Kutime ŝi estas la diaĵino de fekundeco kaj kuracado. La partro de ŝi estas An. La templo de Bau nomiĝis Etarsirsir.
Nanŝe. La filino de saĝa diaĵo Enki kaj la fratino de Ningirsu. Nanŝe estis diaĵino de aŭgurado kaj de klarigo de sonĝoj. Kaj ŝi estas patrono de birdoj. En unu himno oni diras, ke ŝi observas socian ordon kaj precizecon de mezuro kaj pesilo.
Gutumdug. Sumere “donanta gracon”. Post tempo ŝi asociiĝis kun Bau. Gutumdug estas la patrino de la urbo Lagaŝ. La reĝo Gudea nomis ŝin kiel patrino. Verŝajne Gutumdug estis pastrino kaj partoprenis en la rito de sankta edzeco, kiam oni koncipis la reĝon Gudea.
Geŝtinanna. La fratino de diaĵo Dumuzi. Ŝia kulto disvastiĝis en Sumero. Ŝi estis konata kiel maljunulino, kiu klarigis sonĝojn, kaj kiel diaĵino de kampoj kaj de agrikulturo.

Diaĵojn pentris Aleksandra Nikiforova.

Se vi trovas eraron, bonvolu elekti pecon de tekston kaj premi Ctrl + Enter.