Teroristoj de Islama Ŝtato detruis tetrapilonon kaj parton de antikva romia teatro en Palmiro

Teroristoj de Islama Ŝtato detruis tetrapilonon kaj parton de antikva romia teatro en la urbo Palmiro. Pri tio ĉi anoncis Unia siria televida kompanio ORTAS.

Tetrapilono estas antikva romia ortangula konstruaĵo, kiu havas 4 elirojn ĉien. Oni konstruis tetrapilonojn en vojkruciĝoj. Nefinkonstruitan teatron oni datas je 2 jarcento en nia erao. Moderntempe oni riparis la teatron kaj uzis ĝin por la ĉiujara palmira festo.


En 18 januaro oni informis, ke teroristoj transportas eksplodaĵon en la urbon:

Ni ricevis la informaĵon pri transportado de eksplodaĵo en regionon de urbo Palmiro por detrui tutmondan heredaĵon. la ĉef-leŭtenanto Sergej Rudskoj

En en fino de marto de 2016 jaro oni liberigis Palmiron. Poste teroristoj denove konkeris la urbon la dekunuan de decembro post retreto de ŝtata armeo.

Se vi trovas eraron, bonvolu elekti pecon de tekston kaj premi Ctrl + Enter.