Arkeologoj trovis restaĵojn de 20-longmetra ligna domo apud la moldavia urbo Bălți (Belci). La domon oni datas je 5000 jaroj antaŭ nia erao. Ĉi tio estas la unua fama “longa domo” en Moldavio. Nun arkeologoj povas pruvi, ke en Moldavio loĝis anoj de la liniceramika arkeologia kulturo.

La kulturon oni datas je 5500—4000 jaroj antaŭ nia erao, ĝi situis de Parizo ĝis Kievo. Ĉiuj setlejoj estis memstaraj. La apartaĵo de la kultro estas la konstruado de longaj domoj. Oni konstruis ĝin el plektobariloj kaj arbotrunkoj, poste oni kovris ĝin per argilo. Apud la domoj estis fosoj, el kiuj oni prenis la agrilon. Poste oni ĵetis rubojn ĉi tien kaj enrombigis. Ene oni dividis la longan domon je 2 aŭ 3 partoj. Unu el ili oni uzis por bestoj. Kelkaj domoj estas en Ukrainio, sed ne estas en Romanio.

Foslaboro

Maciej Dębiec el la Universitato de Rzeszów kaj Stanislav Terna el la Supera skolo de antropologio de Kiŝinevo gvidis la foslaboron. Poste oni plu foslaboros en Moldavio.

Se vi trovas eraron, bonvolu elekti pecon de tekston kaj premi Ctrl + Enter.