
La problemo de la origino de la okuneva kulturo. Multaj sciencistoj provis diveni la fenomenon de origino kaj sorton de la okuneva kulturo, tamen neniu trovis sufiĉan respondon.

Okunevanoj aktive adoptis religiajn ideojn, stilojn de arto kaj ritojn de aliaj triboj. Tiel aperis nova kulturo, kiu lasis grandan spuron en antikva historio de la regiono. Ĝuste la okunevanoj faris grandajn ŝtonajn diojn en ĉi-tiea stepo, kiuj nuntempe protektas siajn misterojn. La nomo “okuneva” devenis pro nuntempa neekzistanta vilaĝo “Okunevo”, kie oni unue trovis ĉerkujon de la arkeologikulturo. Interparole, ni ne scias la okunevan lingvon tute.
Vivmaniero. Inter vestaĵoj, iĝas rimarkeblaj konusformaj ĉapoj, kiuj similas al hititaj ĉapoj. Virinoj portis longajn robojn, viroj portis mallongajn “jakojn” kaj “pantalonojn”. Verŝajne, geviroj portis bronzajn orelornamaĵojn. Viraj hararoj estis kurtaj, sed virinaj hararoj estis longaj.
Okunevanoj jam povis uzi bronzon kaj kupron, povis fari bronzajn kaj kuprajn armilojn, ilojn kaj ornamaĵojn. Ŝtonaj iloj ankaŭ estis popularaj. Okunevanoj bredis precipe ŝafojn kaj ĉevalojn. Ankaŭ ili faris du-radajn ĉarojn. Loĝejon ili kostruis el arbaj trunkoj, kaj por sepultadoj ili faris tombomontojn.
La arto. Dum kelkaj jarmiloj, antikvaj loĝantoj de la regiono faris grandajn ŝtonajn steleojn kaj lasis pentraĵojn sur ŝtonoj. La okuneva arto estas tre malfacila kaj fantastika. Ĝi havis kurtan, sed riĉan vivon. Nun ni scias pri ĉirkaŭ 550 steleojn, kiuj havas okunevajn pentraĵojn. Ordinara okuneva steleo havas 2-3 metrojn kaj 1-2 tunojn. Verŝajne, okunevaj steleoj montras okunevanan religion al ni.
La evoluo de okuneva artstilo havas kelkajn etapojn. Unue vizaĝoj havis nur du okulojn, sed ili ne havis kolon kaj manojn. Inter okuloj kaj buŝo estas sola linio.
Dua etapo havas famajn vizaĝojn de kapoj de “dioj”. Ofte kapo dividis en tri partojn per horizontalaj linioj. Sur frunto aperis tria okulo. Flanke estas bovaj kornoj.
Plua sorto. Dumtempe tien venis aliaj triboj de aliaj kulturoj. Ili asimilis okunevanojn.
Se vi trovas eraron, bonvolu elekti pecon de tekston kaj premi Ctrl + Enter.