Arkeologoj trovis restaĵojn de 20-longmetra ligna domo apud la moldavia urbo Bălți (Belci). La domon oni datas je 5000 jaroj antaŭ nia erao. Ĉi tio estas la unua fama “longa domo” en Moldavio. Nun arkeologoj povas pruvi, ke en Moldavio loĝis anoj de la liniceramika arkeologia kulturo.
La kulturon oni datas je 5500—4000 jaroj antaŭ nia erao, ĝi etendiĝis de Parizo ĝis Kievo. Ĉiuj setlejoj estis avtonomaj. La apartaĵo de la kultro estas la konstruado de longaj domoj. Oni konstruis ĝin el plektobariloj kaj arbotrunkoj, poste oni kovris ĝin per argilo. Apud la domoj estis fosejoj, el kiuj oni prenis la agrilon. Poste oni ĵetis rubojn ĉi tien kaj kovris la tuton per tero. Ene oni dividis la longan domon je 2 aŭ 3 partoj. Unu el ili estis uzata por bestoj. Kelkaj tiaj domoj estas troveblaj en Ukrainio, sed ne troviĝas en Rumanio.

Maciej Dębiec el la Universitato de Rzeszów kaj Stanislav Terna el la Supera skolo de antropologio de Kiŝinevo gvidis la arkeologian laboron.. Poste oni daŭrigas la fosadon en Moldavio.
Если вы нашли ошибку, пожалуйста, выделите фрагмент текста и нажмите Ctrl+Enter.